lunes, 5 de enero de 2009











Mia infaneco! Kiel komenci? Kion diri? Kion silenti?
Tiu ĉi temo estas oftege analizata kaj debatita kaj de kubanoj kaj de "eksterlandanoj" kiuj laŭ ilia politika pensmaniero prijuĝos. Tamen mi, kvankam malferma kontraŭkomunisto eĉ en Kubo mem, mi ne rakontos el ia ajn politika vidpunkto. Nur el mia propra vivosperto.
Mi naskiĝis en Kubo en 1985 kiam ankoraŭ malgraŭ la kreskanta ekonomia krizo de Sovetunio ĝi subtenis Kubon kaj al ni mankis nenio.
Kiam mi estis kvinjara infano la Berlina Muro falis kaj konsekvence Kubo estis en senelireja krizo. Mi memoras ke mi vidis kelkajn novaĵojn televide sed mi komprenis nenion. Tamen, mi kiel ĉiuj kubanoj tuj eksuferis la konsekvencojn.

Baldaŭ preskaŭ ĉio malaperis kaj oni devis inventi. Jes "inventi" estas la plej ofta kaj ĉiutaga vorto elparolata de kubanoj. Malaperis sapo, oleo, nutraĵoj, vestaĵoj, petrolo, faruno... Oni devis vesti sin per flikitaj vestaĵoj aŭ simple per farbitaj rizsakoj. La ŝuoj estis faritaj el traktorgumo kaj brodaĵo! Multaj nur povis manĝi platanojn kaj eĉ la ŝelon kun saŭco!
Dum tiu tempo mi memoras pri la longaj horoj -pli ol 12- da senlumigo "el apagón" eta luma paŭzo kaj denove dek aŭ dekdu pliaj senlumajn horojn . Mi kiel multaj aliaj iris al lernejo sen tornistro (ĉar ĝi estis nepermesebla lukso) kaj per "quicos" (pr. kikos) t.e. plastaj kvazaŭskeletaj ŝuoj kaj mia manĝeto konsistis el limonado kaj kelkfoje pano. Multaj kubanoj senesperigis sin kaj po miloj iris per boatoj al Usono, multaj el ili fariĝis nutraĵoj por ŝarkoj.


Antaŭnelonge mi rigardis fotojn de datrevenoj de unu el miaj geamiketoj kaj mi rimarkis ke dum multaj sinsekvaj jaroj preskaŭ ĉiuj infanoj vestis sin per la samaj vestaĵoj. Mi havis nur unu pantalonon "por eliri" (specialaj okazoj) kaj ĝi transiris de malhelblua al blanka koloro!
Tamen, mi ne estis inter la familioj kiuj plej suferis. Mia patro semis rizon kaj fiŝkaptis per boatoj kaj retoj. Mia patrino kaj onklino vendis aĵojn por kamparanoj kontraŭ manĝaĵoj, mia onklo faris karbon kaj por vendi kaj por kuiri kaj mia avo estis ĉarpentisto. En la korto de mia domo oni bredis kokinojn kaj porkojn kaj tamen ĉio ĉi ne sufiĉis!
Tamen, mi kiel infano ne komprenis la veran situacion ĉar mi naskiĝis en tiu medio kaj mia infaneco estis parte feliĉa, eĉ mi multe sopiras pri ĝi, pri miaj amiketoj, mia kvartalo, mia avino...

Dum tiu epoko mi spektis televide kiam eblis japanan animaciaĵon kiu vere markis mian vivon kaj instruis min pri la bonkoro kaj multaj aliaj aferoj. Ĝia nomo en Kubo (ĉar ĝi varias laŭ la landoj, eĉ ene de la hispanlingvaj) estis "Angel, la niña de las flores" (Angel, la infanino de la floroj). Per ĝi mi lernis ami miajn amikojn kaj fari bonon.
La jaroj pasis rapide kaj mia plej granda amo, mia patra avino, kiu estis malsana forpasis kiam mi estis 10jara, ŝi estis 79jara kaj naskiĝis la 15an de decembro samkiel mia avo Zam!. Tiu estis la unua granda bato en mia vivo. Ankoraŭ mi ne povas paroli aŭ memori pri ŝi sen larmoj en miaj okuloj. Ĉar mi loĝis kun ŝi, mi devis translokiĝi al la domo de mia patrino kaj ties flanka familio. En la komenco estis ege terure adaptiĝi al nova vivo ĉar mi estas tre tradicia. Mi multe suferis ĉar mia avino mankis al mi. Mi ne estis "delikata" aŭ troige zorgata sed mi bezonis ŝin.
Mi ne plu daŭrigos ĉar ne eblas per vortoj esprimi ĉion kion mi volus, eble multaj el vi ne scias pri tio eble aliaj jes. Sed resume mi povas taksi mian infanecon tute normala, infaneco de kubano naskiĝinta dum malfacila periodo.
Danke al Dio la situacio pliboniĝis por multaj familioj en Kubo kaj mia familio kaj multaj aliaj altigis sian viv-nivelon. Tamen multaj ankoraŭ loĝas malriĉe. Mi preĝas al Dio por ke ili ankaŭ iam povu ĝui la vivon!

Mia unua renkontiĝo en Esperantujo

La Zamenhoha Tago estas tre speciale kara al mi ĉar ĝi estis la unua renkontiĝo kiun mi partoprenis en Esperantujo en la jaro 2004.
Mi volas supraĵe rakonti al vi: De pluraj monatoj mi multe revis partopreni faman renkontiĝon en Kubo “La Zamenhofa Metiejo” organizata de la E-grupo de Guántanamo (regiono famkonata pro la usona militbazo). Ĉar mi ankoraŭ estis nur 18jara, konsiderante la malfacilaĵojn sola vojaĝi preskaŭ 500 km per diversaj transportiloj kaj eĉ dormi ĉe stacidomo, mi intencis iri kun mia onklino kiu ankaŭ estas esperantistino. Sed pro diversaj laborkaŭzoj mia onklino ne povis iri, do, kion fari? Ĉu maltrafi tiun delonge revata renkontiĝon? Tute ne, mi iros sola! Tiu estis mia firma decido! Mia patrino koleriĝis ĉar ŝi timis pro mia bonfarto kaj eĉ diskutis kun mia onklino ĉar “li estas esperantisto pri via kulpo”
La vojaĝo estis pli komplika ol la Odiseado, tamen mi alvenis al la urbo, kie mi perdiĝis ĉar mi ne trovis la renkontiĝejon. Preskaŭ je la lasta horo mi trovis la grupon kaj de tie ni vojaĝis al Baracoa (Guantama municipo je 4 horoj per kamiono). La urbo Baracoa estas belega pro la naturo: belaj strandoj, montaro, riveroj, ĉarma vilaĝo, izoleco … tamen ĝi estas iom malfacile atingebla per mallarĝa danĝera strato surrande de la alta montĉenaro ekzistanta tie. Ĉe la montaro mi multe vomis kaj malbone fartis pro marmalsanego. Multaj amikoj multe ridis pro mi!


Tiu renkontiĝo tiom plaĉis al mi ke mi ĉiujare iris al Guantánamo por ĉeesti ĝin, tamen mi devas konfesi ke ne ĉiam estis sukcesaj laŭ la enhavo, sed almenaŭ estis bona momento por renkonti diversprovincajn amikojn.
Dum tiuj eventoj mi prelegis (unue pri la Bahaa Kredo kaj poste pri “Ido, ĝia movado kaj fulmleciono” kaj eĉ deklamis poemon el "Libro de Amo". Dank’al tiu evento mi ege entuziasmiĝis kaj ni refondis E-klubon en mia urbo, kiu iam ekzistis komence de la 90aj jaroj.

Kaj alvenis la jaro 2008, mi vere ne pensis ke en ĝia fino mi estos malproksime de Kubo kaj festante la Zamenhofan Tagon alimaniere. Estis tute malsimilaj la du manieroj festi la naskiĝtagon de paĉjo Zam, tamen en ambaŭ regis la saman amikecan E-etoson. Mi multe ĝojas ĉar ĉi tie mi trovas bonajn geamikojn en la E-grupo de Madrido. Ankaŭ mi konstatas ke la amika spirito de la lingvo Esperanto estas la sama ĉie.

Tagmeze mi iris al geja manifestacio ĉe la Katedralo, kie (malgraŭ la malvarmo kaj pluvo) mi disdonis ĉ. 50 faldfoliojn pri esperanto (unuafoje mi kuraĝas fari ion similan!), sekve mi iris al la tagmanĝo kaj por fini mi promenis tra la urbo ĝis la deka proksimume, kun E-amiko. Do, kiam mi alvenis ĉe mi, mi tro pigris paroli hispane! Mi volis daŭrigi en esperanto!
Bedaŭrinde mi sciis de antaŭ nelonge ke eble ĉijare ne estos organizata la Zamenhofa Metiejo pro la detruado (pro la ĉi-jaraj uraganoj) de multaj kampadejoj kiuj gastigis la eventon.