domingo, 12 de julio de 2009




Վարտան

Uf! Hodiaŭ mi estas tre kontenta ĉar finfine gustumis armenan kuirarton ĉe la sola armena restoracio funkcianta en tuta Hispanio (laŭ la mastro). Mi kaj Alĉjo (esperantisto kaj ipernitiano) konatiĝis unuafoje persone kaj ĉar li permesis al mi elekti ejojn mi sugestis tiun kaj li akceptis.

Tamen, mi iom elreviĝis ĉar mi salutis la mastron (armeno) en la armena sed nenion respondis, poste mi demandis lin ĉu li estas armeno kaj jesis. Li estas armeno de la diasporo. Li rakontis al mi kelkajn kuriozaĵojn de armenoj kaj mi parolis pri mia ŝatego pri la armena kulturo. Ankaŭ mi diris kelkajn frazojn kiujn mi pene eklernas. Tamen, li parolas la okcident-armenan kiu iom malsimilas de la orienta (kiun mi lernas). Sed mia ĝojo estis pli granda kiam mi ekaŭdis konatajn muzikistojn el Armenio. Alla Levonjan, ekzemple.


La manĝaĵo estis sufiĉe bona, des pli la deserto. Kvankam multekosta kaj malmulte.
Alĉjo kaj mi parolis dum longa tempo ĝis la fermiĝo pri diversaj aferoj sed multe pri la armena genocido, uzurpado de armena teritorio far Turkio, armena alfabeto, armena muziko kaj tiel plu. Kompreneble ni parolis ankaŭ pri lingvistiko!
Mi tiom ĝuis la lokon ke mi promesis donaci la armenon KD plena de armena muziko kaj moderna kaj tradicia.


Poste ni promenis tra la ĝardenoj de la Templo de Debod kaj je la sesa ni disiĝis.
Mi ja ŝategus reviziti la restoracion se ĝi ne estus tiom multekosta!
Mi aŭskultis ĉi-kanzonon de Alla Levojan en du versioj
(mi havas ĝin inter miaj dokumentoj kantata de Siruŝo)

domingo, 22 de marzo de 2009

Naw Ruz: Bahaa Nova Jaro 166

Feliĉan Naw-Ruz-on 166 B.E.
Ne, mi ne frenezas! Hieraŭ la 21an de marto komencis la novan jaron per la komenco de printempo, por la zoroastranoj, persoj (kaj aliaj apudaj ŝiajismaj landoj) kaj bahaanoj. Ĉi-jare estis mia unua fojo celebrante ĉi-gravan feston ekster Kubo. Mia sperto estis neforgesebla ĉar antaŭ la nova jaro ni devas fasti dum dek naŭ tagoj kaj poste venas multe da manĝaĵoj kaj artaĵoj en la festoj.
En la novjara festo estis bahaanoj kaj invititoj el multaj landoj: Hispanio (eble malplimulto!), Dominikano, Bolivio, Argentino, Honduro, Irano, Sirio, Portugalio, Kubo... kaj eĉ el Pollando. Krome, mi rolis en teatraĵo kiun mi ŝatis pro la enhavo.
La polo tre impresis min ĉar li estas nur 18a junulo kiu naskiĝis el komunisma familio, kiam estis 15jara kristaniĝis kaj studante la Biblion li ''malkovris'' aŭ akceptis al Mahomedo kiel la Promesito de Kristo. Li fariĝis islamano kaj ŝanĝis sian nomon al Hasan. Kiam li fariĝis muzulmano komencis profunde studi la Koranon kaj akceptis (malkovris) al Bab kaj Bahá'u'lláh
kiel Promesitoj de Mahomedo kaj de la aliaj Profetoj!!!. Li venis nur por la nova jaro en Madrido kaj ni promenis kun li ĝis la 4a matene tra la urbocentro.
La nokto estis iom lingve kaosa. Hasan ne parolis la hispanan sed jes la anglan, germanan kaj francan. Do, mi parolis france al li kaj Yasmina, alia bahaanino, en la anglan. Mi demandis al li pri esperanto kaj li scias eĉ ke ekzistas loka klubo en lia urbo!! (mi instigis lin lerni Eon por onta komunikado, mi esperos ke tio sukcesos.

domingo, 15 de marzo de 2009

Moderna Muziko de Armenio

Kiam mi interesiĝis pri Armenio, en la komenco mia kapo kreis bildon pri kvazaŭ-mezepoka lando kaj kulturo. Tamen, estis granda surprizo por mi aŭskulti armenlingvajn kanzonojn diverstilaj kaj aktualaj. Armenio estas moderna lando kiu ĉiam pli kaj pli alproksimiĝas al Okcidento wais:

Tamen mi imarkas kaj bedaŭras ke tiuj muzikvideoj ne estas tiom bonkvalitaj kiel la muzikvideoj de aliaj landoj (Mi komprenas ke Armenio travivas ekonomian krizon depost la malapero de Sovetio). Eĉ al mi ŝajnas amatorecaj. Alia rimarkaĵo estas la simileco de multaj el ili ĉar en preskaŭ ĉiuj muzikvideoj kiujn mi vidis aperas aŭtoj.

wais:

Tiu ĉi video ŝatas min ĉar ĝi estas kvazaŭ renkonto de moderneco (muzika stilo kaj vestaĵo de dancistoj) kaj tradicio (ŝiaj tradiciaj vestaĵoj kaj dancado en la fino de la filmo)

wais:

Jen kanzono de Andy (mia samnomulo) kiu estas armeno naskiĝinta en Persio, li kantas en diversaj lingvo (angla, hispana, persa kaj armena)

wais:

Bone, estas multaj muzikvideoj ĉe jutubo kiujn mi ŝatus prezenti ĉi tie sed kompreneble tio ne eblus, do jen la ligilo al Jutub-kanalo de LaRmEnIaNo kaj de multaj aliaj kiuj disponigas sufiĉe da armenlingvaj muzikaĵoj por ĉiaj gustoj.

viernes, 13 de marzo de 2009

Armenio Hajastano Հայաստան

Armenio Hajastano Հայաստան



En la mondo multas landoj kun kuluro riĉa kaj tre (mal)simila unu de la aliaj, tial, unu lando estas pli ŝatata ol aliaj laŭ la personaj ŝatoj de ĉiu persono. Mi ne scias kiamaniere ekspliki miajn ŝatojn kiuj estas vere 'stranga'. De ĉiam mi neniam ŝatis kongrui miajn preferojn akorde al la plimulto. Inter tiuj estas Armenio, lando preskaŭ nekonata por la okcidenta kaj orienta mondo. Tamen ĝi havas multajn unikaĵojn. De antaŭ longaj jaroj mi interesiĝis pri geografio kaj landoj kaj mi ekaŭdis pri Armenio, pro nescio, mi ekserĉis informojn kaj iom post iom mi enamiĝis al tiu lando kaj ties plurmila kulturo. Ĉi tie mi volas montri kelkajn bildojn pri famaj lokoj de Armenio kaj kelkaj informoj pri ĝi:

Armenio (Hajastan': Հայաստան) estis la unua reĝlando kiu akceptis kristanismon kiel ŝtata religio en 301, kelkaj jaroj antaŭ Romio. Laŭ la tradicio estis du apostoloj de Jesuo (Judaso Tadeo kaj Bartolomeo) kiuj predikis en tiuj regionoj kaj poste dank'al Sankta Gregoro la Iluminanto , la reĝo Tiridato la 3-a akceptis ĝin, de tiu tempo riĉiĝis la lingvo per propra alfabeto (kreata por la traduko de la Biblio en la armenan lingvon) manskribaĵoj pri liturgio, evangelioj, tradicioj, popolaj kantoj, ktp. Laŭ la arkeologaj malkovroj, la armena montaro estas unu el la lokoj kiu prae establiĝis la civilizo.

En armena historia teritorio (nuntempe en Turkio je 40 km de Erevano) troviĝas la Monto Ararato kiun la biblia tradicio mencias kiel la monto kie restis la arkeo de Noa post la universala diluvo. Erevano, ĉefurbo de tiu eta kaŭkaza lando estas unu el la plej antikvaj urboj de la mondo, fondita en 782 a.K.
La Armena Apostola Eklezio estas inter la unuopaj eklezioj kiuj sendependiĝis (aŭ disiĝis) de la kristanaro regata de Romio, dum la Konsilo de Kalcedonio en 456. De tiu tempo, Armenio havas sian propran eklezian hierarkion, sanktularon, sanktajn lokojn kaj eĉ aliajn kanonajn librojn.
La armenoj dum sia tuta historio dum mallongaj periodoj estis sendependaj, ilia teritorio estis sub okupado de asiroj, helenoj, romianoj, bizancanoj, araboj, mongoloj, persoj, turk-otomanoj kaj rusoj. Post la malapero de Sovetio, Armenio, antaŭa soveta respubliko, proklamis sian sendependecon.


Unu el la plej tragikaj epokoj de la armena historio estis en la komenco de la 20a jarcento kiam okazis la t.n. ''Armena Genocido'' , kie pli ol 1,500.000 armenoj estis amase murditaj, ekzilitaj kaj parto de ilia teritorio okupita de la Otomana Imperio kaj la Junaj Turkoj. Ĝis niaj tagoj la turka registaro ne agnoskas tiun genocidon far la tiama registaro, tial Armenio kaj Turkio ne havas diplomatiajn rilatojn kaj la landlimo estas fermata.

Unuafoje Armenio estis reprezentata en Eŭrovido 2007 sed ĝi ne konkuris. Sekvajare ĝin partoprenis armenino nomata Siruŝo, kiu gajnis la kvaran pozicion inter preskaŭ 50 konkurantoj. Kvankam tiu kanzono kiun ŝi kantis mi iomete ŝatas, mi preferas aŭskulti aliajn kanzonojn ŝiajn kiuj estas tute en la armena lingvo kaj ne en la angla.

Mi deziras baldaŭ vojaĝi al Armenio por reale kaj persone konatiĝi kun tiu mirinda lando kiu havas belajn unikajn kulturaĵojn, mi profitos la servon de TEJO ) '' Pasporta Servo '' por resti tie ĉe armenaj esperantistoj kaj por bli bone konatiĝi kun parto de tiu afabla popolo. Mi ne nur intencas iri al Erevano, sed ankaŭ al aliaj partoj de la lando. Se vi interesiĝas, ne hezitu kaj ankaŭ vizitu ĝin kaj certe ni ne pentos!

jueves, 5 de febrero de 2009

Amerikaj Profetoj de Dio


Hodiaŭ en la religia historio de la homaro estas sufiĉe konataj Profetoj aŭ Senditoj de Dio kiaj Adamo, Noa, Abrahamo, Kriŝno, Budho, Zoroastro, Kristo, Mohamedo kaj Bahá'u'lláh. Tiuj ĉi profetoj estas pli konataj en iliaj respektivaj naskiĝlokoj aŭ geografiaj areoj kie tiuj religioj plej disvastiĝis aŭ tutmonde pro enmigrado aŭ misiaj internaciaj "kampanjoj". Laŭ kredo de la bahaanoj tiuj profetoj estis senditaj de Dio por progresigi la homaron kaj spirite kaj materie en ĉiuj mondopartoj. Tamen multaj profetoj ne estas sufiĉe bone konataj ĉar ilia historio perdiĝas en la historio kaj en jarmiloj antaŭe. La eŭropa kaj afrika kontinentoj eble havis siajn proprajn Profetojn sed ili ankoraŭ ne estas konataj. En Ameriko naskiĝis kaj evoluis tri ĉefaj grandajn civilizoj t.e. majaoj, aztekoj kaj inkaoj kaj aliaj malgrandaj popoloj. Laŭ la bahaa vidpunkto tiuj ĉi popoloj eble havis en la pasinteco sian propran Profeton aŭ Manifestiĝon de Dio kiuj instruis tiujn popolojn pri diversaj aferoj religiaj kaj sociaj. Laŭ esploro de erudiciuloj almenaŭ estas du elstaraj homoj en la historio de tiu kontinento kiuj eble estis Mesaĝistoj de Dio. Ili estas Aiapaeco kaj Virakoĉo (Wiracocha).

“Mi estas filo de la steloj, sed mi ankaŭ estas filo de tiu ĉi tero”
Popol Vuh
(el la sankta libro de la majaoj)

lunes, 5 de enero de 2009











Mia infaneco! Kiel komenci? Kion diri? Kion silenti?
Tiu ĉi temo estas oftege analizata kaj debatita kaj de kubanoj kaj de "eksterlandanoj" kiuj laŭ ilia politika pensmaniero prijuĝos. Tamen mi, kvankam malferma kontraŭkomunisto eĉ en Kubo mem, mi ne rakontos el ia ajn politika vidpunkto. Nur el mia propra vivosperto.
Mi naskiĝis en Kubo en 1985 kiam ankoraŭ malgraŭ la kreskanta ekonomia krizo de Sovetunio ĝi subtenis Kubon kaj al ni mankis nenio.
Kiam mi estis kvinjara infano la Berlina Muro falis kaj konsekvence Kubo estis en senelireja krizo. Mi memoras ke mi vidis kelkajn novaĵojn televide sed mi komprenis nenion. Tamen, mi kiel ĉiuj kubanoj tuj eksuferis la konsekvencojn.

Baldaŭ preskaŭ ĉio malaperis kaj oni devis inventi. Jes "inventi" estas la plej ofta kaj ĉiutaga vorto elparolata de kubanoj. Malaperis sapo, oleo, nutraĵoj, vestaĵoj, petrolo, faruno... Oni devis vesti sin per flikitaj vestaĵoj aŭ simple per farbitaj rizsakoj. La ŝuoj estis faritaj el traktorgumo kaj brodaĵo! Multaj nur povis manĝi platanojn kaj eĉ la ŝelon kun saŭco!
Dum tiu tempo mi memoras pri la longaj horoj -pli ol 12- da senlumigo "el apagón" eta luma paŭzo kaj denove dek aŭ dekdu pliaj senlumajn horojn . Mi kiel multaj aliaj iris al lernejo sen tornistro (ĉar ĝi estis nepermesebla lukso) kaj per "quicos" (pr. kikos) t.e. plastaj kvazaŭskeletaj ŝuoj kaj mia manĝeto konsistis el limonado kaj kelkfoje pano. Multaj kubanoj senesperigis sin kaj po miloj iris per boatoj al Usono, multaj el ili fariĝis nutraĵoj por ŝarkoj.


Antaŭnelonge mi rigardis fotojn de datrevenoj de unu el miaj geamiketoj kaj mi rimarkis ke dum multaj sinsekvaj jaroj preskaŭ ĉiuj infanoj vestis sin per la samaj vestaĵoj. Mi havis nur unu pantalonon "por eliri" (specialaj okazoj) kaj ĝi transiris de malhelblua al blanka koloro!
Tamen, mi ne estis inter la familioj kiuj plej suferis. Mia patro semis rizon kaj fiŝkaptis per boatoj kaj retoj. Mia patrino kaj onklino vendis aĵojn por kamparanoj kontraŭ manĝaĵoj, mia onklo faris karbon kaj por vendi kaj por kuiri kaj mia avo estis ĉarpentisto. En la korto de mia domo oni bredis kokinojn kaj porkojn kaj tamen ĉio ĉi ne sufiĉis!
Tamen, mi kiel infano ne komprenis la veran situacion ĉar mi naskiĝis en tiu medio kaj mia infaneco estis parte feliĉa, eĉ mi multe sopiras pri ĝi, pri miaj amiketoj, mia kvartalo, mia avino...

Dum tiu epoko mi spektis televide kiam eblis japanan animaciaĵon kiu vere markis mian vivon kaj instruis min pri la bonkoro kaj multaj aliaj aferoj. Ĝia nomo en Kubo (ĉar ĝi varias laŭ la landoj, eĉ ene de la hispanlingvaj) estis "Angel, la niña de las flores" (Angel, la infanino de la floroj). Per ĝi mi lernis ami miajn amikojn kaj fari bonon.
La jaroj pasis rapide kaj mia plej granda amo, mia patra avino, kiu estis malsana forpasis kiam mi estis 10jara, ŝi estis 79jara kaj naskiĝis la 15an de decembro samkiel mia avo Zam!. Tiu estis la unua granda bato en mia vivo. Ankoraŭ mi ne povas paroli aŭ memori pri ŝi sen larmoj en miaj okuloj. Ĉar mi loĝis kun ŝi, mi devis translokiĝi al la domo de mia patrino kaj ties flanka familio. En la komenco estis ege terure adaptiĝi al nova vivo ĉar mi estas tre tradicia. Mi multe suferis ĉar mia avino mankis al mi. Mi ne estis "delikata" aŭ troige zorgata sed mi bezonis ŝin.
Mi ne plu daŭrigos ĉar ne eblas per vortoj esprimi ĉion kion mi volus, eble multaj el vi ne scias pri tio eble aliaj jes. Sed resume mi povas taksi mian infanecon tute normala, infaneco de kubano naskiĝinta dum malfacila periodo.
Danke al Dio la situacio pliboniĝis por multaj familioj en Kubo kaj mia familio kaj multaj aliaj altigis sian viv-nivelon. Tamen multaj ankoraŭ loĝas malriĉe. Mi preĝas al Dio por ke ili ankaŭ iam povu ĝui la vivon!

Mia unua renkontiĝo en Esperantujo

La Zamenhoha Tago estas tre speciale kara al mi ĉar ĝi estis la unua renkontiĝo kiun mi partoprenis en Esperantujo en la jaro 2004.
Mi volas supraĵe rakonti al vi: De pluraj monatoj mi multe revis partopreni faman renkontiĝon en Kubo “La Zamenhofa Metiejo” organizata de la E-grupo de Guántanamo (regiono famkonata pro la usona militbazo). Ĉar mi ankoraŭ estis nur 18jara, konsiderante la malfacilaĵojn sola vojaĝi preskaŭ 500 km per diversaj transportiloj kaj eĉ dormi ĉe stacidomo, mi intencis iri kun mia onklino kiu ankaŭ estas esperantistino. Sed pro diversaj laborkaŭzoj mia onklino ne povis iri, do, kion fari? Ĉu maltrafi tiun delonge revata renkontiĝon? Tute ne, mi iros sola! Tiu estis mia firma decido! Mia patrino koleriĝis ĉar ŝi timis pro mia bonfarto kaj eĉ diskutis kun mia onklino ĉar “li estas esperantisto pri via kulpo”
La vojaĝo estis pli komplika ol la Odiseado, tamen mi alvenis al la urbo, kie mi perdiĝis ĉar mi ne trovis la renkontiĝejon. Preskaŭ je la lasta horo mi trovis la grupon kaj de tie ni vojaĝis al Baracoa (Guantama municipo je 4 horoj per kamiono). La urbo Baracoa estas belega pro la naturo: belaj strandoj, montaro, riveroj, ĉarma vilaĝo, izoleco … tamen ĝi estas iom malfacile atingebla per mallarĝa danĝera strato surrande de la alta montĉenaro ekzistanta tie. Ĉe la montaro mi multe vomis kaj malbone fartis pro marmalsanego. Multaj amikoj multe ridis pro mi!


Tiu renkontiĝo tiom plaĉis al mi ke mi ĉiujare iris al Guantánamo por ĉeesti ĝin, tamen mi devas konfesi ke ne ĉiam estis sukcesaj laŭ la enhavo, sed almenaŭ estis bona momento por renkonti diversprovincajn amikojn.
Dum tiuj eventoj mi prelegis (unue pri la Bahaa Kredo kaj poste pri “Ido, ĝia movado kaj fulmleciono” kaj eĉ deklamis poemon el "Libro de Amo". Dank’al tiu evento mi ege entuziasmiĝis kaj ni refondis E-klubon en mia urbo, kiu iam ekzistis komence de la 90aj jaroj.

Kaj alvenis la jaro 2008, mi vere ne pensis ke en ĝia fino mi estos malproksime de Kubo kaj festante la Zamenhofan Tagon alimaniere. Estis tute malsimilaj la du manieroj festi la naskiĝtagon de paĉjo Zam, tamen en ambaŭ regis la saman amikecan E-etoson. Mi multe ĝojas ĉar ĉi tie mi trovas bonajn geamikojn en la E-grupo de Madrido. Ankaŭ mi konstatas ke la amika spirito de la lingvo Esperanto estas la sama ĉie.

Tagmeze mi iris al geja manifestacio ĉe la Katedralo, kie (malgraŭ la malvarmo kaj pluvo) mi disdonis ĉ. 50 faldfoliojn pri esperanto (unuafoje mi kuraĝas fari ion similan!), sekve mi iris al la tagmanĝo kaj por fini mi promenis tra la urbo ĝis la deka proksimume, kun E-amiko. Do, kiam mi alvenis ĉe mi, mi tro pigris paroli hispane! Mi volis daŭrigi en esperanto!
Bedaŭrinde mi sciis de antaŭ nelonge ke eble ĉijare ne estos organizata la Zamenhofa Metiejo pro la detruado (pro la ĉi-jaraj uraganoj) de multaj kampadejoj kiuj gastigis la eventon.